Statuto de la Slovakia AIS A r t i k o l o 1 Nomo, sidejo kaj registrado de la organizaj^o 1. La slovakia AIS - Societo por subteno de la agado de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino sur la teritorio de Slovakia Respubliko estis registrita c^e la Ministerio por InternajAferoj de Slovakia Respubliko la 10-an de februaro 1994. G^i uzas la mallongigon S A I S. G^ia nomo en internacia kontakto estas Slovakia AIS - Societo apoganta la aktivecojn de AIS en la Slovakia Respubliko. 2. La sidejo de la societo: Vysoka' s^kola pedagogicka' (Pedagogia Altlernejo) Trieda A. Hlinku 1, Nitra A r t i k o 1 o 2 Celoj kaj taskoj de SAIS 1. La celo de SAIS estas partopreni en la evoluigado de la agado de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino sur la teritorio de Slovakia Respubliko. G^i estas senprofita organizaj^o, direktig^anta al g^enerale utilaj celoj. 2. La celo de SAIS estas subtenadi la evoluigon de la scienco, tekniko kaj de altlerneja kaj dauriga klerigadoj. 3. Por la atingo de la celoj menciitaj en la punkto 2 SAIS organizas klerigajn kursojn, kiuj estas enkalkuleblaj en la studadplanojn de AIS San Marino, donas stipendiojn al la kandidatoj pri akiro de akademia au sciencista grado, agantaj en Slovakia Respubliko. 4. Apartan atenton dedic^as SAIS al unuecigo de terminologio, precipe en la oficialaj lingvoj de AIS (ILo, la itala, germana, angla, franca) kaj en la slovaka. 5. La aktivecoj de SAIS inkluzivas jenajn pliajn agadojn: a) realigon de memstaraj klerigaj kursoj kaj studadsesioj kaj aliaj sciencaj arang^oj, b) realigon de plenaj studadsesioj, finantaj per finekzamenoj c) altlernej-pedagogian konsultadon, kaj peradon de internaciaj kontaktoj, d) esploron kaj publikigan agadon, eldonadon de neperiodaj publikaj^oj de SAIS, e) pruntedonadon kaj registradon de sciencistaj gradoj kaj titoloj, kiujn AIS agnoskas. A r t i k o l o 3 Membreco en SAIS 1. La membrobazon de SAIS konsistigas: a) ordinaraj individuaj membroj, b) eksterordinaraj individuaj membroj, c) honoraj membroj, d) kolektivaj membroj. 2. Ordinara membro de SAIS povas farig^i c^iu finstudinto de altlernejo, kiu identig^as kun la celoj kaj statuto de SAIS. 3. Ordinaraj membroj de SAIS farig^as per plenigo kaj subskribo de alig^ilo pedagogiaj kaj sciencaj laborantoj de slovakiaj altlernejoj kaj de Slovakia Akademio de Sciencoj. La alig^iloj de ceteraj aspirantoj al la ordinara membreco en SAIS devas esti aprobitaj de la Estraro de SAIS 4. Eksterordinaraj membroj de SAIS povas farig^i ceteraj interesatoj pri la membreco, identig^antaj kun la celoj kaj la statuto de SAIS. Eksterordinaraj membroj ne havas voc^donrajto 5. Honorajn membroin de SAIS nomumas la membrokunveno. Honoraj membroj ne havas voc^donrajto. 6. La kolektivaj membroj estas en la membrokunveno reprezentataj de komisiita reprezentanto, kiu havas unu voc^on. 7. La membreco c^esas: a) per skriba sciigo de la membro pri eksig^o surbaze de propra decido, prezentita al la Estraro, b) per neplenumado au malobeado de la statuto, c) per la decido de du trionoj de partoprenantoj de membrokunveno pri la nuligo de la membreco, d) per likvido de la organizaj^o, kiu estas kolektiva membro de SAIS. 8. La altecon de la jara membrokotizo fiksas la membrokunveno. A r t i k o l o 4 La organoj de SAIS 1. La organoj de SAIS estas la membrokunveno, la estraro kaj revizia komisiono. 2. La membrokunveno de SAIS: a) estas kunvokata de la prezidanto de SAIS au de komisiita membro de la estraro per invitilo minimume unufoje jare ses semajnojn antaue. La propono de la programo estas parto de la invitilo. La prezidanto havas devon kunvoki membrokunvenon, se tion postulas superduona plimulto de la membroj, b) ratifas la decidon de la membrokunveno per aprobo de superduona plimulto de la c^eestantaj membroj. 3. La Estraro de SAIS: a) estas gvida kaj plenuma organo de SAIS kaj zorgas pri plenumado de la taskoj rezultantaj el la decidoj de la membrokunveno, b) estas kvinmembra, c) estas elektata de la membrokunveno per sekreta voc^donado por la periodo de tri jaroj. La membrokunveno povas decidi pri alia maniero de voc^donado. Por la elekto de kandidato necesa akiri du trionojn de la voc^oj de la c^eestantaj membroj kun voc^donrajto, d) respondecas pri sia agado al la membrokunveno, e) elektas elinter si prezidanton kaj sekretarion, f) estas al la ekstero reprezentata de la prezidanto, kiu povas pri tiu c^i tasko provizore komisii alian membron de la Estraro, g) c^e rezigno de estrarano dum balotperiodo rajtas g^is la plej proksima membrokunveno koopti novan membron, h) rajtas koopti g^is la plej proksima membrokunveno anstatauan membron de la revizia komisiono. 4. La kunvenon de la Estraro kunvokas la prezidanto au sekretario laubezone. 5. Revizia komisiono de SAIS: a) estas kontrol- kaj reviziorgano, kiu pri sia agado respondecas al la membrokunveno, b) estas dumembra, c) estas elektata de la membrokunveno per sekreta voc^donado por la periodo de tri jaroj. La membrokunveno povas decidi pri alia meniero de voc^donado. Por la elekto de la kandidato necesas akiri du trionojn de la voca^j de la c^eestantaj membroj kun voc^donrajto. Estrarano na rajtas samtempe esti membro de la revizia komisiono, d) kontrolas precipe la respektadon de la statuto kaj la gvidadon de la kontoj kaj kontlibroj de SAIS, e) prezentas al la membrokunveno revizian raporton, f) en kazo de malakordaj^oj proponas al la membrokunveno manieron de reg^ustigo. Se la konstatitaj malakordaj^oj rompas la validajn preskribojn au la statuton de SAIS, la revizia komisiono estas rajtigita prezenti al la membrokunveno la esprimon de malkonfido al la estraro kaj g^ian forvokon, g) laboras lau propra laborplano kaj kunvenadas laubezone. G^iaj membroj rajtas partoprenadi la traktadojn de la Estraro de SAIS. A r t i k o l o 5 La laboraj lingvoj 1.La laboraj lingvoj de SAIS estas la slovaka kaj la oficialaj lingvoj de AIS, A r t i k o 1 o 6 Financaj rimedoj kaj mastrumado 1. La financajn rimedojn por sia agado akiras SAIS el menbrokotizoj, labortaksoj kaj el enspezoj atingitaj per organizado de diversaj arang^aj^oj celantaj al memfinancado de la agado de SAIS, el donacoj, sponzoraj kaj aliaj kontribuaj^oj. 2. Pri la maniero de enkasigo de membrokotizoj decidas la estraro. 3. La havaj^o (materiaj kaj financaj rimedoj de SAIS) servas al la evoluigo de la agado kaj realigo de la celoj de SAIS, al la kovro de neeviteblaj laborelspezoj ligitaj kun g^ia agado. 4. La rimedoj de SAIS povas esti uzataj nur en la senco de artikolo 1 de tiu c^i statuto. 5. La agadon, kiu ne koneksas kun la celoj de SAIS, ne eblas finance subtenadi. 6. Financaj rimedoj, escepte de la kasa kontantaj^o, estas deponataj en kuranta konto. SAIS povas laubezone fondi devizan konton. A r t i k o l o 7 Malfondo de SAIS 1. SAIS c^esas ekzisti lau la decido de du trionoj de la menbroj kun voc^donrajto c^eestantaj la decidpovan membrokunvenon, dume la traktado pri la malfondo de SAIS devas esti parto de la programpropono aperigita kune kun la invitilo al la membrokunveno. 2. En la kazo de la malfondo de SAIS post kvitigo de la devoligoj kaj devoj de SAIS g^ia resthavaj^o estas destinita al Pedagogia Altlernejo en Nitra, kiu uzos g^in sole por klerigaj kai g^enerale utilaj celoj, kiuj estas eh konekso kun tiu c^i statuto.