Kleriginstitucioj de AIS
La Senato de AIS decidis 1993-09-03/1693 pfR adaptigi la regularon a1 novaj bezonoj tiel, ke eblos
- a) studi kaj ekzamenig^i (kun escepto de la publika fina ekzameno) malc^eeste pere de la instruteko, kiu respektu
la principojn diskutitajn dum 1a Akademia Forumo en Bialystok
- b) studi en apartaj kleriginstitucioj de AIS - c^u en blokoj dumferiaj aú semajnfinaj aú per vesperaj kursoj
por laborantoj, c^u paralele al daúra studado en samloka universitatnivela klerigejo.
Por kleriginstitucioj de AIS validu la jenaj principoj.
OProf. Dr.habil. Helmar G. FRANK
1993-09-16/1693pfR
Prezidanto
Teksto publikigita en grkg 35(2), 1994
- 1. "Kleriginstitucio de AIS" estas klerigejo, kiu estas aú institucio de AIS mem aú de asocio lande aú regione
subtenanta la Akademion, aú komuna institucio de AIS kaj de tia asocio (ekz. de AIS-filio), aú g^i apartenu al
s^tata au privata institucio, kiu pri la funkcio de la kleriginstitucio eniris kontrakton kun AIS senpere aú de AIS
aprobitan kontrakton kun landa aú regiona asocio subtenanta la Akademion. Kleriginstitucio de AIS laboru en
urbo kun universitato aú alia altlernejo aú en kunlaboro kun tia universitatnivela klerigejo. "Kleriginstitucio
de AIS" do ne nepre signifas juran sed jes ja nivelan respondecon de AIS
- 2. Al la daúra, regula instruistaro de kleriginstitucio de AIS apartenu almenaú tri AISanoj (MdAIS, AMdAIS
aú AdAIS), inter kiuj almenaú unu apartenu al la gvidantaro de la klerigejo.
- 3. Almenaú 30% de la kursoj, pri kiuj la partoprenantoj povas ricevi atestojn, kiuj validigas la partoprenintecon kiel studunuon en la senco
de la regularoj pri instruado, studado kaj ekzamenoj, okazu en ILo. Krom tiuj
"internaciaj studadkursoj" (kiuj estas la kernaj, specialaj aú kromaj kursoj de la "internacia studadprogramo"
de la klerigejo) la klerigejo povas oferti ekster la scienca kunrespondeco de AIS aliajn kursojn, seminariojn kaj
unuopajn lekciojn, pri kiuj Ia partoprenantoj ne ricevu atestojn pri akiritaj studunuoj de AIS, kaj kiuj ne aperu
en la programo de la klerigejo en la sama rubriko kiel la internaciaj studadkursoj kondukantaj al sciencista
grado de AIS. (La klerigejo tamen povas atesti la partoprenon kaj uzi tiucele aldone al sia nomo la indikon
"kleriginstitucio de AIS", sed indikante, ke la kurso ne apartenas al sia internacia studadprogramo.)
- 4. Rajtas realigi atesteblajn kursojn en la senco de alineo 3
- c^iuj fake kompetentaj enlandaj alvokitaj ISKanoj (AdAIS, AMdAIS, MdAIS) - c^iuj liberaj fake kompetentaj
enlandaj ISKanoj, kiuj enlande instruadas aú instruadis universitatnivele
- c^iuj docentoj de AIS (ADoc, PDoc, AProf, OProf).
- 5. Ekzistu gvidorgano konsista el 3 - 5 direktoroj, de kiuj minimume du enlandaj kaj minimume du kun bona
esprimkapablo en ILo, minimume du kun rango almenaú de ADoc. de AIS, minimume du estantu aú estintu
profesoroj aú docentoj de nacia (s^tata aú s^tate agnoskata privata) - enlanda aú eksterlanda - universitato.
- 6. Enskribo (krom kun la celo akiri la maturecekzamenon de AIS aú sekvi kursojn ne atesteblajn por AIS en
la senco de alineo 3) nur eblas ekde maturecekzameno nacinivela aú de AIS. Kiu ne havas maturecekzamenon
sed ja post la fino de la deviga lernejo
- - kompletigon de profesia lernado,
- - minimume 10 jarojn da profesiaj spertoj,
- - bonajn ILo-konojn kaj
- - ag^on de minimume 25 jaroj
povas ricevi de la gvidorgano de la klerigejo ateston pri enskribo al studado rezignante pri maturecekzameno,
se sukcesa studado de la elektita fako estas probabla.
- 7. En c^iu semestro ekzistu la eblo, akiri almenaú pasivajn ILo-konojn kaj fari la bezonatan ekzamenon pri
lingvokompreno en la kleriginstituto mem.
- 8. Estu c^iujare minimume 10 studentoj, kiuj enskribig^as kiel studentoj de la kleriginstituto kaj de AIS
senpere - pagante al AIS 0.5 AKU por ricevi studadlibron aú studentan legitimilon kun studenta numero de AIS
kaj ateston pri (g^is pruvo de sufic^aj ILo-konoj almenaú provizora) enskribo kun difinita studadcelo (aspirata
sciencista grado). Povas sekvi la internaciajn kursojn (vd. alineon 3) kaj ricevi pri tio atestojn por eventuala
posta uzado por studadfino c^e AIS ankaú studentoj, kiuj ja plenumas la kondic^ojn de alineo 6 sed ne havas jam
studentan numeron de AIS.
- 9. Kadre de la internacia studadprogramo de la klerigejo ekzistu minimume du studadplanoj por fakoj
el diversaj sekcioj de AIS, garantiante la interfakecon de studado. La klerigejo povas krome oferti ekster la
internacia studadprogramo por aliaj fakoj pluajn studadplanojn, kiuj ne kondukas al finekzameno c^e AIS sed
ja al finaj ekzamenoj de la klerigejo mem.
- 10. Por c^iu fako, kion eblas studi en la klerigejo laú studadplano de la internacia aú de alia studadprogramo,
la klerigejo okazigu minimume du kursojn en ILo.
- 11. La fakaj ekzamenoj (normale skribaj) povas okazi en la klerigejo mem; g^i donu la ateston pri la ekzamenorezulto. La kotizoj por la kursoj kaj
ekzamenoj estu pagendaj al la klerigejo, kiu fiksas la kotizojn,
rekompencas la instruantojn kaj ekzamenantojn kaj pagas al AIS
- a) 1/4 de la enspezoj el tiuj kursoj de la internacia au alia studadprogramo, kiuj okazis en ILo,
- b) 1/3 de la kotizoj ricevitaj de studentoj de AIS por kursoj de la internacia studadprogramo ne okazintaj en
ILo,
- c) 1/2 de la ekzamenkotizoj ricevitaj de studentoj de AIS pri kursoj el la instruteko de AIS.
La aliaj ekzamenkotizoj, krom por la publika finekzameno por akiri la celitan gradon de AIS fare de studentoj
de AIS, restu komplete c^e la klerigejo.
La pagdevigoj laú tiu alineo forfalas por jaro, en kiu la klerigejo
sendas almenaú kvin studentojn al SUS aú por studento ne
alig^inta al SUS enskribas po 2 kiel studentojn de AIS, aldone al la
studentoj enskribig^intaj laú alineo 8.
- 12. La kleriginstitucio konduku per sia internacia studadprogramo unuavice al la nivelo de bakalaúreco, celu
la oficialan landan agnoskon de c^i tiu sciencista grado kaj havu prospektivplanon plievoluigan g^is la magistreca
nivelo.
- 13. La publika finekzameno por akiri la celitan sciencistan gradon de AIS (Bac.sc. ..) okazu dum SUS
aú - kun aprobo de la ekzamenofico de AIS - dum alia studadsesio de AIS (se oportune realigenda helpe de la
klerigejo), se c^i tiun partoprenas - kaj apartenas al la ekzamenkomitato - minimume unu senatano aú vicsenatano
aú honora senatano de AIS kaj minimume unu dekano aú vicdekano aú konstanta membro de la ekzamenofico
de AIS. La ekzamenkotizo estu tio fiksita en la regularo de AIS, se ne por la koncerna SUS aú studadsesio aliaj
kotizoj estas interkonsentitaj. La duono de la netaj enspezoj el la ekzamenoj ricevu AIS. Se kandidato prezentas
kiel kondic^o por esti akceptita por la publika fina ekzameno studadunuojn akiritajn jam antaú sia enskribig^o
kiel studento de AIS, la klerigejo rekompencas al AIS po 0,01 AKU por c^iu tia agnoskita studunuo.
- 14. La kleriginstitucio raportu dufoje jare
- a) pri la tuta nombro de la enskribig^intoj en kursoj,
- b) pri la nomaro (kun necesaj aldonoj biografaj) de novaj AIS-studentoj,
- c) pri la kursoj kaj la nombro de partoprenantoj en kursoj faritaj en ILo,
- d) pri la kursoj, pri kiuj la studentoj de AIS ricevis studunuojn,
- e) pri la uzado de la instruteko kaj
- f) pri oportuna tempointervalo kaj antaúvidebla amplekso de la kandidataro de eventuale bezonota finekzameno.
- 15. La klerigejo zorgu, ke siaj instruantoj kontribuu al la komuna instruteko de AIS kaj de la kleriginstitucioj
de AIS kaj partoprenu en la disvastig^reto de la instruteko.
- 16. C^i tiuj reguloj estas ankaú aplikeblaj, se temas pri kleriginstitucio, en lando, kie la Akademion reprezentas
filio (t.e. komuna entrepreno de AIS kun landa aú regiona asocio subtenanta la Akademion). En tiu kazo la supre
difinitaj enspezoj de AIS estas enspezoj de g^ia filio, kiu po duone havigos ilin al AIS kaj la asocio kunportanta
la filion.
Aldono lau decido de la 35a senatkunsido - Paderborn 1998-02-18,
publ. en grkg 40(2),p. 90
Tiuj kleriginstitucioj, kiuj ne povas au ne volas plenumi punkton 11 de la
regularo, povas anstataue sendi kompense kvin el iliaj studentoj al SUS.
Anstatau sendi unu studenton al SUS eblas ankau enskribi du studentojn senpere
kiel studentojn de AIS, aldone al tiuj postulataj en paragrafo 8 de la
regularo pri kleriginstitucioj.